Soneto sen biografio
mi skribis jam en la gazeto
ke ofte kaj eĉ el nenio
ekestas la biografio
sed vivo ne estas enketo

limake ni iras kaj haste
ekzistas ja varmo kaj frosto
minuso kaj pluso en kosto
la mondo kreiĝis kontraste

la vero pri ĉi fenomeno
troviĝas en dialektiko
pro kio al ni abomeno

jen estas la homa naturo
pli bone kun bela efiko
ol kun malefekta obskuro
Zuriko, la 14an de novembro 1995