Soneto kun kanto ĉiela
pensante pri morta detruo
krom dia verdikto kaŝita
mi restas preskaŭ konvinkita
ke Dio min sendos al bluo

ĉielo kun pano kaj vino
(infero kun vodko sen peco)
por mi ja sufiĉas simpleco
sed sen la turmenta maŝino

mi tre ŝatas dormi vilaĝe
kaj por ke ne estu klopodo
vi trinku ĉe l' tombo omaĝe

funebron forlasu je celo
per vivo kun vigla metodo
mi kantos al vi en ĉielo
Zuriko, la 2an de novembro 1995