Soneto je Adam Mickiewicz
SINJORO TADEO - atestu
l' plej bona en l' mondo traduko
Antoni Grabowski - eduko
kemia ne lingva - honestu

"neniu antaŭe kaj poste
tradukis pli vere laŭ vortoj
pri polaj bravaĵoj kaj sortoj"
Mickiewicz elvokus eĉ toste

mortis en Konstantinopolo
konante nek la tradukistojn
nek tiujn de l' urb' Adampolo

dramegoj baladoj sonetoj
aflikto inspiris verkistojn
sen ĝi ja ne estus poetoj
Zuriko, la 26an de novembro 1995