Soneto pri politikisto
tro ofte li nun pardonpetas
pro kio - ĉar mode kaj signe
konscion tuŝeti - ĉu digne
se vorto memoron forĵetas

min ĝenis tre dolĉa mildeco
veture tra frosta Vieno
ĉe iu danuba haveno
demandis mi pri la digneco

li tuj ekkomencis germane
en aŭto nur estis ŝoforo
edzino kaj mi tute vane

tre strange - du polaj aŭtoroj
mentale je la sama moro
perdiĝis en fremdaj faktoroj
Zuriko, la 27an de novembro 1995