Soneto pri fina averto
ŝanĝis kamaradoj la klason
de proleta al liberala
kuris - en pozici' fatala
rigardas obskure amason

sed plasmo denove viviĝas
ĉar per la balota kolbaso
acida biero frikaso
dialektik' ne detruiĝas

kiel iam mondo sangiĝos
ĉar vivo okazas envie
socialismo ne finiĝos

perfido ne agas amike
averto malfruas varie
batalo finiĝas tragike
Zuriko, la 8an de novembro 1995