Soneto pri milita stato
okazis normala edziĝo
donacis mi pord-ornamaĵon
tute ne manĝis mi dolĉaĵon
mi fastis - ekestis laksiĝo

revenis mi al galerio
matene Teresa alvokis
informo brutale min ŝokis
pri stratoj kun artilerio

la frato certe arestita
lin gardas verŝajne sen scio
la filo enmilitigita

mi fartas bone en Berlino
(sed pensoj ja en Varsovio)
kion faras mia filino
Zuriko, la 12an de decembro 1995