Soneto kun gravaj demandoj
la homo sin provas amase
parolas nur se iu aŭdas
precipe je si mem aplaŭdas
kaj temon trovas embarase

post ĉiu prononco vortkomo
ĉu taŭgas l' obstrukca eldono
por la obdukcia rekono
krom Tomĉjo ne estas ja Tomo

denove ekestis debato
ĉu regas maldekstra Jesuo
aŭ ĉu dekstrulaĉa Pilato

spirito ribelas konstante
pro ege malĝusta kongruo
pri honorario dubante
Zuriko, la 14an de decembro 1995