Soneto antaŭ naskotago
por morgaŭ mi devas aĉeti 
la plej belan floran bukedon 
poste organizi bankedon 
finfine en brakojn min ĵeti 

estas tuta ceremonio 
kun bele skribita gratulo 
de prizorgita amantulo 
nepre ĉio sen ironio 

naturaj brakumoj kaj kisoj 
komenciĝas je l‘ temp‘ meznokta 
ĉampano pafas sen kulisoj 

kandeloj estas kalkulitaj 
en torto kiel eble dokta 
sloganoj saĝaj same spritaj
Zuriko, la 16an de decembro 1995