Soneto je troa konsumo
se iu pereas - bedaŭro
mem certe li mortus pli poste
restadas maldense kaj froste
plezuro foriras de maŭro

ribelo - por unu detruo
tuj falas demando pro kio
do estu pli bone en ĉio
libera movado por duo

ĉar l' dua fariĝis l' unua
por iun pli mole subpreni
redukto okazas eĉ lua

finiĝis jam mit' de herooj
historio ne volas tremi
ekestas epoko de trooj
Zuriko, la 18an de decembro 1995