Soneto pri filino Ewa
solece ĉe lago mazura
kuraĝe vagadis skoltino
post jaroj la sama fraŭlino
fiere fariĝis matura

ŝi volis profit-fotografi
kaj ankaŭ instrui la lingvojn
sed iu ŝanĝetis deklivojn
vulkano komencis tuj lafi

filino aŭ eble patrino
pli bone tutmonde aŭ loke
klaĉumi kun la najbarino

ĉu restas por ŝi ambicio
ĉu kredi se kredi do moke
hezitis ŝi en tradicio
Zuriko, la 21an de decembro 1995