Soneto pri tempoflusado
rapido mezuras agadon
temp' kiel Dio ĉiam ĉie
estis estas estos - alie
ĝi fiksas nian hor-flusadon

tag' monat' jar' epok' erao
Kristnask' - ĉiujara rezisto
"antaŭ - post" de nia ekzisto
konstanta surkruca mort-prao

neniu jam ion ajn ŝanĝos
nek saĝul' kaj nek ateisto
radikoj tutpovon aranĝos

preskaŭ ĉiuj havas hezitojn
monako same antikristo
ne ĉiuj venkas parazitojn
Zuriko, la 25an de decembro 1995