Soneto pri oftaj memŝanĝoj
mi skribis nur pri travivaĵoj
ĉio estas vera en l' versoj
personoj spiritoj inversoj
nur kelkaj nomoj kun ŝanĝaĵoj

mi povus laŭ tiuj poemoj
eĉ tricent sesdek ses romanojn
verki riĉigante sloganojn
enhavojn pri la samaj temoj

verŝajne mi ion forigis
signifo - ne plu aktuala
aŭ frue mi ĝin enhavigis

mi ŝanĝis vidpunktojn pri ĉio
fumad' kaj drinkado nun mala
je opinio laŭ manio
Zuriko, la 28an de decembro 1995