Soneto je urbo Zgorzelec
mi loĝis en unu vilao
proksime de Niso - liedon
kantante mi rompis piedon
kanzono temis pri boao

en falo mi trovis min propre
sed iu ja devis min flegi
edziĝe mi volis petegi
do kial - aspektis mi monstre

ankoraŭ piedo en gipso
oferto jam estis prenita
decidis nur korpa elipso

la trajno venis akurate
ne haltis taksio sakrita
mi trovis ŝin poste surstrate
Zuriko, la 6an de decembro 1995