Soneto - kiel fari barĉon
recept' kiel fari barĉadon
en poto subrosti fajn-cepojn
enmeti tomatojn kaj betojn
komenci kante kuiradon

vinagro buljon' donas fablon
bovaĵo karoto brasiko
kaj ruĝa vino por fortiko
petrosel' anet' - kovri tablon

barĉo povas esti sarmata
tre densa - eĉ staras kulero
aŭ tute proleta kaj flata

memori pri acida kremo
(kaj soj-vegetara telero)
per tosto pleniĝos la temo
Zuriko, la 1an de februaro 1995