Soneto pri la karnavalo
aŭguras mi okazintaĵojn
kiam finiĝos la spektaklo
ekestos terura obstaklo
ne frotos mi eĉ pomadaĵojn

sed prenos mi maskon de urso
tamburoj bruos ploros flutoj
de kastanjetoj fluos gutoj
ezoke pri bastona kurso

post sonoril' aperos vundoj
ruĝiĝos mi laŭ suka sorpo
pelĉasos min for rabi-hundoj

mi defendiĝos per sonetoj
ĝis falos mia peka korpo
spiriton prenos virinetoj
Zuriko, la 10an de februaro 1995