Soneto pri milita ĵuro
mi ĵuris milite kaj estis 
tre bona infanteriisto 
samtempe ankoraŭ sportisto 
tiun ekzercojn mi kontestis 

kontraŭ milito mi protestis 
tio ĉi restas en memoro 
la pola administratoro 
alie pasintecon testis 

estis batalo en Lenino 
kaj multaj aliaj nesesaj 
por la urĝa Berlin-kulmino 

nun hipokritoj diras moke 
ke armeoj estis opresaj 
tiuj vortoj agas provoke
Zuriko, la 15an de februaro 1995