Soneto pri altarkandelo
de sledo ĉevala sur neĝo
disiĝas tra vintra malhelo
la lumo de l' sankta kandelo
kaj lupoj hurladas en preĝo

aperis patrina spirito
ĉar ĝuste sinkopo tempesta
ekritmis en kanto modesta
redute dum fia milito

la sanktan kandelon estingis
brutale ebria stultulo
kaj fine nenion atingis

se foje kondiĉe finiĝas
batalo en iu angulo
alie ĝi tuj komenciĝas
Zuriko, la 2an de februaro 1995