Soneto pri patriotismo
svisinoj kaj svisoj Svision
tre amas itale kaj france
germane kaj retoromanĉe
ĉu amas vi do Litovion

simile vi restu nek ruso
nek polo fiera ofere
Mickiewicz tuj dirus sincere
mi estas litovo (kun ruzo)
 
vi ĉiuj sen kroma agado
parolu nur kiel egalaj
ne estas ja vera litovo

de kiuj alvenas pafado
nur de verulaĉoj detalaj
balkana sufiĉas la provo
Zuriko, la 26an de februaro 1995