Soneto pri vilaĝaj nuptoj
dum nuptoj vilaĝaj aŭrore
ĉe kantoj kapeloj silentis
popolo kupletojn tuj sentis
muziko aplaŭdis humore

la "disko-polo" ja postulis
ŝercadon spriton kaj ruzecon
ankaŭ grandan artifikecon
kiel teatro vivon rulis

mi vidis rozantajn vizaĝojn
ĉar konkurenco estis akra
fraŭlinoj kovris ĉiujn aĝojn

travivis mi ankaŭ fatalojn
spektantaro ofte tre sakra
elvokis ĵaluzajn batalojn
Zuriko, la 6an de februaro 1995