Soneto pri sek-modelinoj
en foir' de modo agante
rimarkis mi aĉan prudecon
ke oni misuzas belecon
sen ia ajn sento spektante

skulptaĵaj okuloj sen flirto
kun arte malakra rigardo
impreso - miel' kun mustardo
inversa delogo per virto

kaj poste malriĉaj bankedoj
en iu renoma hotelo
kun nepre velkantaj bukedoj

voluptul' revas pri kareso
kun modelino aŭ modelo
naivul' jam mortas pro streso
Zuriko, la 21an de marto 1995