Soneto pri mem-imitado
imitas vi iun alian
sed tiun kiu vi ne estas
kun pajl' en ŝuoj dekstre restas
mankoj esprimas arton vian

mi volas iri al preĝejo
por malaperi en silento
sed kaptas min en la momento
streĉa ideologiejo

kiu flirtadas per standardoj
forpelas eĉ Sanktan Spiriton
agas ne pense sed per ardoj

eĉ en konstanta simulado
oni protektas memkvaliton
kiu nin helpas en daŭrado
Zuriko, la 4an de marto 1995