Soneto pri emancipado
pro tio ni havis malforton
ĉar ili kaduke ne muldis
ne ni sed nur ili ja ŝuldis
donante por ni la komforton

kuraĝo kaj brava potenco
signifas tre ofte virecon
sed kial do ne virinecon
koditan en varpdiferenco

ĉu ni nun pli gravas ol ili
vireco aŭ ĉu virineco
pri venko agrablas babili

ne ili sed ni havas rajton
diskuti pri granda ebleco
ni-ili infektas la trajton
Zuriko, la 8an de marto 1995