Soneto - polaj embarasoj
ĉu iu nin polojn defendas
demandis mi iun saĝulon
kial vi elektas stultulon
sekuro de saĝo dependas

embarasas geografio
en la mezo de l' kontinento
ĥaoson en l' pola taĉmento
ne ŝatas eĉ l' rusa mafio

se iu perfidas l' unuajn
("mort' por senkulpuloj" - konata)
servadas lup-ruze la duajn

efekto ja restas fatala
perfido ne estas ŝatata
l' mezo devas esti neŭtrala
Zuriko, la 15an de aprilo 1995