Soneto kun modestaj pensoj
tiom da fojoj mi malsatis
kiom da estis mi tre riĉa
ofte sen ŝuoj malkondiĉa
sed mi por Dio dignon flatis

prioritat' por Hiperpovo
eĉ povas esti Di-Naturo
sed de kie venas kulturo
tiu "laŭ bild' kaj similtrovo"

mi sentis min jam eĉ tro saĝe
kaj tio ĉi ĝenis la vivon
baleno kun fleso - damaĝe

kloĉardo ne kaj ne reĝeto
en pens' mi tenas subjektivon
sentante kiel pol-profeto
Zuriko, la 24an de aprilo 1995