Soneto pri post-post-manio
kial poloj aliajn ĝenas
ĉar tiuj intelektaĉuloj
estas tre obskuraj stultuloj
"post"-vortojn ili ne komprenas

ne diru esprimon "en pugo"
sed donu vorteton "postkorpo"
ne cindro sed brula "postsorpo"
"postlakto" el "postcentrifugo"

atestu ke estas stultaĵoj
se maledukitaj ĥoĥoloj
paradas en fremdaj vestaĵoj

ĉar vana fariĝas lernejo
por ĉiuj kaj ne nur por poloj
"postgreno" en "postmuelejo"
Zuriko, la 5an de aprilo 1995