Soneto pri bioproduktoj
gustumas vi sanajn manĝaĵojn
(toksinojn aldonas fantomoj
kaŝitaj en mikraj atomoj)
postulu sekurajn leĝaĵojn

remizo de agrokulturo
pleniĝas per sterko kemia
anstataŭ per biologia
zorgeme al vera naturo

mi aŭdis stultaĉan kanteton
pro kiu mi mem eĉ ridetis
(por laŭdi kemian sterketon)

atentu nun venas problemoj
ĉar puran salaton dekretis
nur bardoj de urbaj bohemoj
Zuriko, la 10an de majo 1995