Soneto individueca
konfirmu - lingvo estas stranga
ĉar ne kampanulo ja stompas
kaj ne kamparano vin trompas
sed grupo mafie samranga

anstataŭ protekti partion
vi zorgu pri individuo
pro kio ekscitas vin truo
ne ratojn admiru sed Dion

ŝtaton kiel institucio
de ĉiuj ŝtatanoj memvole
kun propre elekta racio

ĉu ekestos konstitucio
de iu saĝulo petole
por la senpartia nacio
Zuriko, la 2an de majo 1995