Soneto kun patrinspirito
ĉe lito mi gardis dormete
en sonĝo alvenis la tento
trairi tra ŝaŭma torento
 ŝi ama min savis suplete

en lasta nebula senteco
ridetaj silentaj deziroj
kaj poste ŝancelaj trairoj
al morta eterna sankteco

perdita en pala sekreto
eltranĉis mi buklon da haroj
por mia memor-altareto

trankvilo de hela kandelo
kaj eĥo de ŝtonaj altaroj
nun daŭras en arko de belo
Zuriko, la 22an de majo 1995