Soneto pri trompaj herooj
estas vere aĉa agado
fosado en biografio
sed mi volas diri pri tio
ĉar temas ja pri avertado

en biblioteko ĵurasa
laŭdoj de verkistoj timigas
nin ne per vizaĝoj - instigas
nur maskoj kaj rido judasa

mi ankaŭ ŝanĝadis vidpunktojn
volis eĉ esti komunisto
aŭdante diversajn adjunktojn

mi skribis - diablo eldonis
ĉar estis mi aventuristo
bedaŭron neniu proponis
Zuriko, la 10an de junio 1995