Soneto forlasas PEN-centron
karegaj PEN-klub-aktivistoj
agante laŭ propra konscio
mi petas vin kore pri tio
forstreku min el viaj listoj

mi certas ke literaturo
sen mi en PEN-centro prosperos
kaj mi pli libere aperos
en mia persona futuro

por tempo mi skribas sonetojn
ne nur kun la superlativoj
montrante amarajn sekretojn

ne perdi eĉ kelkajn minutojn
jen tute praktikaj motivoj
mi sendas koregajn salutojn
Zuriko, la 18an de junio 1995