Soneto je peka portalo
post jaroj denove ĉe l' bordo
demando ĉu mi ion serĉas
mi aŭdas nur kiel temp' ŝercas
perdita malantaŭ la pordo

ĉu konas vi... venas la nomo
okazas perfekta troigo
revenas pegaza kvadrigo
mi kantas silenton ĉe l' domo

radikoj de l' subfundamento
profunde rapid-kalumnias
sen pekoj kaj sen sakramento

punanta portala spirito
mensoge perfid-ironias
la veron paligas hezito
Zuriko, la 22an de junio 1995