Soneto pri tre grava tago
Berlino vestiĝis per floroj
Pollando balotis por vero
tremado okazis sur tero
kaj tamen ne estis ja gloro

riskuloj kaj avarulaĉoj
elektis kun plena humilo
sur Plac' de l' Ĉiela Trankvilo
atakis studentojn sbiraĉoj

krom tio en oratorio
pafado de MURD-KATINIO
kriado de krematorio

komenco de l' purgatorio
la kvara de l' puna junio
enskribis sin en historio
Zuriko, la 4an de junio 1995