Soneto je vilaĝmuzeo
laboron bicepsan mi ŝatas
dum pezis okupo konstrua
garbejo ekestis kongrua
al vilaĝ-muzeo - nun latas

hobio devene modesta
primitiva frumezepoke
sen najloj hurdo aliloke
asocio tute honesta

mi kudris jam tolajn vestaĵojn
antaŭe kiel "praministo"
plektante diversajn ŝnuraĵojn

almuntis mi balgon rumanan
praktikante kiel forĝisto
plenumis streĉe taskon vanan
Zuriko, la 6an de junio 1995