Soneto kun Zurik-etoso
en arta muzeo sen vino
post-kvadrat-modern-vernisaĵo
sidiĝis ni ĉe l' memoraĵo
“dom' de kamarado Lenino”

TEATR' STOK kaj sceno surstrata
vestaĵ' de l' epoko Ŝekspira
mezpura kaj certe ne ŝmira
Zuriko ho nia amata

"Verd-Glaso" festegas triaĝon
apude poem' en ĝardeno
legata por gajni kuraĝon

ĉe Ŝtisi kvartet' violona
al "Tina" nin gvidas fadeno
"por saĝo al kapo" melona
Zuriko, la 10an de julio 1995