Soneto pri gravaj renkontoj
sur kampo grunvalda parado
soldatoj laŭr-kronoj sankt-meso
je kruc-kavalira permeso
anstataŭ batalo preĝado

Landsbergis apud generalo
atestas mi jam sen cenzuro
minacoj de l' himno - tinkturo
verŝita al naci-moralo

mi lasis "ĝis kiam ni vivos"
sed "penso libera disvolvis"
kaj ĉion "per labor' akiros"

la bildo fariĝis la spektro
dum Gdanska Golfo pace dormis
foriris mi de la PEN-centro
Zuriko, la 15an de julio 1995