Soneto pri bela julio
faladis jam trikoloretoj
por ili temp' ne plu laboris
trudherboj rabisme faktoris
blu-agis cejanaj floretoj

somero odoris kolore
sulkiĝis kun ĉarm' antirinoj
logante ja kiel virinoj
per dolĉa mielo bril-ore

kun vespoj aŭskultis abeloj
kruelan zumadon de burdoj 
naturo - jen la fenomeno

preciza en siaj absurdoj
favora sed kun abomeno
julion ornamis fabeloj
Mergoscia, la 23an de julio 1995