Soneto pri la POST-misuzo
tre ofte homo ŝanĝas l' nomon
pensante ke se fremdsonora
ĝi estas ankaŭ pli valora
anstataŭ ŝanĝi manĝu pomon

revenas moda modernismo
nomita kun "post" en komenco
banale sonas dekadenco
perfide por "postkomunismo"

"POST" miksas kun "EKS" redaktoro
sublingvist' de l' superlernejo
krom lingvo troviĝas en koro

pro vorte perdita honoro
ne iru tuj al la juĝejo
sed provu diskuti en moro
Mergoscia, la 26an de julio 1995