Soneto pri miskompreniĝoj
slavistiko kiel la fako
posedas neniun prestiĝon
demonstras nur sian negliĝon
bezonoj pleniĝas per krako

se vokas min hom' orienta
(medio ĉe mi germanlingva)
mi aŭdas ke voĉ' iom vringa
kaj ne por nivel' okcidenta

ĉu orient-aroganteco
(feliĉe la ecoj foriris)
aŭ en okcident' kanajleco

perdiĝis en frazoj friponaj
(la vero jam sencon akiris)
lingvistaj ideoj imponaj
Zuriko, la 7an de julio 1995