Soneto je aŭgustaj festoj
l' Unua Aŭgusto festegoj
impreso frostigas simptomojn
entute ne vidis mi homojn
sed nur patriotojn en gregoj

Helveta Konfederacio
Sarajevo kun evikcio
Varsovia Insurekcio
ĉeĉenoj en demonstracio

kaj mi al Zuzanna deziras
kun sano pentristajn sukcesojn
eĉ se mi ne ĉion admiras

miksiĝas amaraj eventoj
formante diversajn regresojn
doloro perdiĝas en sentoj
Mergoscia, la 1an de aŭgusto 1995