Soneto pri Andrzej Bednarski
sukcesis densigi la vivon
soldato de l' moŝto aŭstria
de Ameriko industria
forprenis batalan motivon

post jara deporto ribelis
revolte sur du sangaj flankoj
en Pola Legio ĉe tankoj
kaj en Silezio kverelis

distingis lin mem la marŝalo
sed li ne plu estis fiera
ĉar tiam jam regis brutalo

kun Gandhi Norvido Biblio
Korfanty - heroa kaj vera
sen mitoj en la historio
Zuriko, la 10an de aŭgusto 1995