Soneto nome Edmond Privat
La Chaux-de-Fonds - urb-biblioteko
kun digno ni laŭdis poeton
literaturan kongreseton
aranĝis verkisto sen teko

de Gandhi elstara amiko
entombigis revan princinon
kaj prenis alian edzinon
zorgante pri sia fortiko

li skribis pri insurekcioj
de poloj kaj estis eksperto
pensante je deklaracioj

okazis aranĝo sen falo
impona duobla koncerto
kaj poste eĉ triobla balo
Zuriko, la 17an de aŭgusto 1995