Soneto pri troa hezito
sur konto naŭcent milionoj
sed tamen ne ĉiam kun mono
tre ofte mizera malbono
post miks' de valor' de kuponoj

feliĉa kun ovo papaja
precipe por ĉiam dis...ita
amota amata amita
pro tio restadas tre gaja

fasade aspektas ĝojigo
interno zorgeme kaŝita
feliĉo signifas troigo

junece jam likis ŝalupo
nun devas fine elĉerpita
elekti ĉu pupo aŭ supo
Zuriko, la 21an de aŭgusto 1995