Soneto por ukrainino
Kievo finfine ĉefurbo
de tute libera nacio
sen kroma obstakla vario
kun eta interna perturbo

sed kiu ne kredas pri vero
foriras de dia subteno
ne eblas jam certe reveno
al frua sistem-maniero

ne estas ja nun ideale
apogu freŝantajn ideojn
kaj prenu la faktojn reale

naskiĝis mi en Podolio
milito postlasis paneojn
ekzistas nun Ukrainio
Zuriko, la 24an de aŭgusto 1995