Soneto pri urbplaca balo
Zuriko festegis vilaĝe
sur placo parolis urbestro
ĉe trisaksofona orkestro
dancadis urbanoj kuraĝe

plej vigle balancis dum balo
la ido de Keller-parencoj
(li skribis pri pol-dekadencoj)
deveno gravas por moralo

mi havis eĉ sangon reĝ-anan
fatala malsano min kaptis
kaj nun mi posedas germanan

se mi ne plu estos jam reĝo
(min simple proleto adaptis)
bastarde mi sentos pri leĝo
Zuriko, la 28an de aŭgusto 1995