Soneto pri polaj elitoj
ĝis homoj atingos ŝalupon
restadas sur ŝip' kapitano
kaj ili tuj fuĝis al vano
perfid-forlasante la grupon

pri virto honoro frakasis
kaj pri nedoneblaj butonoj
sed poste ĉi tiuj friponoj
sur ŝipo sen ŝancoj min lasis

ekventis terura fetoro
ĉar iu revenis de skunkoj
mefiton tombigas kastoro

se oni ne povas per spito
forigi stultaĵojn de trunkoj
do tiam humuras mefito
Zuriko, la 17an de septembro 1995