Soneto pri sciencmerituloj
"jen fama profesoro dokto..."
la paŭzo - manko de memoro 
kaj poste la finaĵo "...oro" 
post prezentado venas nokto 

bedaŭre pensoj disĵetiĝas 
do oni devas ilin kapti 
kaj por nova frazo adapti 
la voĉo mole kvietiĝas 

eble estas tiuj doktoroj 
kun de mi skribitaj laboroj 
aŭ nur hobiaj amatoroj 

io en sciencedukado 
funkcias malantaŭ fasado 
kiel ricina marmelado
Zuriko, la 13an de januaro 1996