Soneto pri te-infuzado
mi preparis la nigran teon 
ĉiutagan diboĉtrinkaĵon 
aŭ eĉ pli bone friponaĵon 
japanan mikstur-apogeon 

en Greklando oni demandas 
"ĉu vi eble estas malsana?" 
"ne - mi simple estas teana"
tiun sloganon mi eĉ skandas 

diris al mi la kuracistoj 
"teon vi mallonge infuzu
kaj simplan infuzilon uzu" 

"superverŝu freŝan bolaĵon
aldone preparu dolĉaĵon
tion ŝatas esperantistoj"
Zuriko, la 14an de januaro 1996