Soneto poezi-freneza
verki ne estas terapio 
kiel pritraktas amatoroj 
inverse - jam de fruaj horoj 
venas zorgoj pri apatio 

necesa estas koncentrado 
inter paŭzoj revenas laco 
kaj restas malplena surfaco 
komencas agi inspirado 

poemoj ekestas por legi 
por ilin aŭdi kaj kontempli 
vortojn per sublimeco tegi 

mi delonge alkutimiĝis 
ĉiam en poezio templi 
mi poezie freneziĝis
Zuriko, la 18an de januaro 1996