Soneto - Chopin ĉe poeto
mi ludos kristnaskan kanzonon 
kiun Chopin prenis por skerco 
kortuŝo nur kiel ekzerco 
vekigas admonan rezonon 

Konstanty Ildefons Gałczyński 
poeto kun kelkaj vizaĝoj 
sed kongruaj kun avantaĝoj 
scipovis pro l' kanzono sinki 

en la skerco numero unu 
opuso dudeka minora 
bo aŭ ho "Lulajże Jezuniu..." 

Chopin skribis ĝin en Vieno 
muziko dense metafora 
ĝis nun polsorta en mieno
Zuriko, la 23an de januaro 1996