Soneto pri malsansimptomo
mi sentas ke venas malsano 
ekstere frosto - ene varmo 
kaj en nazo plena malĉarmo 
ne plaĉas al mi tiu vano  

mankas tempo por malsanado 
inspiro al kosmo forflugas 
pensado sur novalo plugas 
dormetas laciga legado 

bona konsilo - ne malsani 
ĉu tion ni povas programi? 
je tio ni devas rikani 

ni ridu senĉese ni ridu! 
ĝis malsano komencos klami 
do vi jam estas sana - vidu!
Zuriko, la 30an de januaro 1996